Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉi-jare Ĉinio investos 500 milionojn da juanoj por protekti malsekejojn

La 9-an de aŭgusto, respondeculo de la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio diris, ke ĉi-jare Ĉinio investos 500 milionojn da juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro) por protektado de malsekejoj kaj konstruado de naturaj parkoj.

La respondeculo diris, ke en la venontaj kvin jaroj, la investa kapitalo de la ŝtato al protektado de malsekejoj kaj fundamenta konstruado de naturaj parkoj grandmezure multiĝos, ekologia protektado kaj restaŭro de malsekejoj de Ĉinio frontas bonegan evoluan ŝancon.

Areo de malsekejoj de Ĉinio estas preskaŭ 38 milionoj da hektaroj, okupante la 4-an lokon en la mondo kaj la 1-an en Azio.