La 10-an de aŭgusto, la 2-a kunsido de Ĉina-Usona Tutmonda Afera
Forumo fermiĝis en Pekino. Delegitoj de koncernaj registaraj organizoj
de Ĉinio kaj Usono partoprenis la kunvenon, en kiu oni diskutis
pri la kunlaboroj de la du landoj en resursa sekureco, pura resurso,
publika sano, humanisma helpado, media protektado, daŭrigebla disvolvo,
internacia kunlaboro kaj batalo kontraŭ homa komercado.
Kiel gravaj reciprokprofitaj kaj konstruaj partneroj,
la Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj kaj la Usona Ŝtata Konsilantaro
konsentis kunlabori mondsfere, regione kaj duflanke laŭ la principo
serĉi komunaĵojn, rezervi diferencojn kaj antaŭenpuŝi kunlaboron.
La forumo establiĝis en Vaŝingtono la 13-an de aprilo,
2005 celante intensigi dialogon kaj kunlaboron de Ĉinio kaj Usono
en mondsferaj aferoj kaj fortigi kunlaborojn de la du landoj en
pluraj kampoj kaj en koncernaj internaciaj organizoj.
|