La 10-an de aŭgusto, reprezentante la ĉinan registaron, Liu Qi,
prezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, diris,
ke la ĉina registaro liveros oportunecon al fremdlandaj raportistoj
dum la Pekinaj Olimpikoj laŭ internacia konvencio.
Tion li diris en la Monda Konferenco de Televidaj Transendantoj
de la Pekinaj Olimpikoj en Pekino. Li anoncis, ke la ĉina registaro
ellaboras difinojn pri intervjuo de fremdlandaj raportistoj dum
la Pekinaj Olimpikoj plene konsiderantajn internacian konvencion
pri olimpikoj, kaj laŭ la promeso, farita de la ĉina registaro en
peticiado, liveros oportunecon al fremdlandaj raportistoj dum la
Pekinaj Olimpikoj.
Liu Qi diris ankaŭ, ke fremdlandaj raportistoj posedantaj
registritan karton kun olimpika statuso rajtos ĝui liberan vizon
dum la validperiodo de la karto, kaj tiuj, havas registritan karton
kun olimpika statuso kaj valida pasporto povos plurfoje eniri en
Ĉinion kaj eliri el ĝi; krome la procezo por akiro de vizo estos
pli facila. Fremdlandaj raportistoj, kiuj kunportas permesatan nombron
da porintervjuaj instrumentoj, povos enlandiĝi sen imposto; kaj
la raportistoj povos starigi kaj uzi radiajn ekipaĵojn en Ĉinio
laŭ ĉinaj leĝoj.
|