La 10-an de aŭgusto la "Elektitaj Verkoj de Jiang Zemin"
estis eldonita de la Popola Eldonejo en Ĉinio.
La libro kolektas sume 203 gravajn verkojn, inkluzive
de paroloj kaj artikoloj de Jiang Zemin de 1980 ĝis 2004, kaj plejparto
de ili estis la unuafoje publikigita.
Jiang Zemin naskiĝis en la urbo Yangzhou de provinco
Jiangsu en suda Ĉinio en aŭgusto de 1926. Li iam servis kiel ĝenerala
sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio,
ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono.
|