Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 4-a ĉina kontraŭperforta kaj pacdefenda polica taĉmento veturis al Haitio

La 13-an de aŭgusto, ekveturis de Pekino al Haitio la 4-a ĉina kontraŭperforta kaj pacdefenda polica taĉmento, kiu plenumos pacdefendan taskon de UN tie.

La 95 membroj de la taĉmento kun averaĝa aĝo de 28 jaroj venis ĉefe el la Ĝenerala Landlima Garda Trupo por Publika Sekureco de Ĉinio. Ili estas senescepte servaj policaj oficiroj kaj suboficiroj, el kiuj 8 partoprenis pacdefendan agadon de UN antaŭe kaj 6 estas tradukistinoj kaj flegistinoj.

La taĉmento laboros en Haitio 8 monatojn. Ĝia tasko estas traktadi abruptajn okazaĵojn, plenumi gardadon kaj trejni lokajn policanojn. La 15-an de aŭgusto revenos Ĉinion la 3-a ĉina kontraŭperforta polica taĉmento post plenumo de sia tasko.