La 13-an de aŭgusto, Shen Rengan, prezidanto de la Ĉina Kopirajta
Asocio, diris, ke Ĉinio promesas protektadon de intelekta proprieto
de aŭdvidaj produktoj.
Shen diris, ke ĉi-jare Ĉinio aliĝos al "Kopirajta
Traktato de Monda Intelekta Proprieto" kaj "Traktato pri
Ludaj kaj Sonregistraj Produktoj de Monda Intelekta Proprieto".
Shen diris ankaŭ, ke fortigante batalon kontraŭ piratado, Ĉinio
establis fakan organizon por akceli ordan disvolvon de la aŭdvida
fako.
|