Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio defendas rajtojn kaj interesojn de kamparanoj

La 1-an de septembro ĉi-jare, Ĉinio praktikos la nove amenditan "Regularon pri Kompenso de Rekviziciita Tero kaj Aranĝo de Translokiĝintoj pro Konstruado de Grandaj kaj Mezgrandaj Hidroelektrejoj". La regularo garantios la rajtojn kaj interesojn de kamparanoj, kies tero estas rekviziciita pro konstruado de hidroelektrejoj.