La 15-an de aŭgusto, 2006, inaŭguriĝis en la Chaoyang-a Stadiono
de Pekino la 11-a Monda Junulara Ĉampioneca Turniro de la Internacia
Asocio de Atleta Federacio (IAAF). La inaŭguron ĉeestis 1451 gesportistoj
el 180 membro-asocioj de IAAF. La turniro kun rekordaj nombroj de
ĉeestantaj sportistoj kaj membro-asocioj daŭros 6 tagojn kaj finiĝos
en la 20-a de aŭgusto.
Dum la konkurso, oni strikte gardos la sekurecon laŭ
la postuloj de Olimpikoj. En la inaŭguro, oni prezentis artajn programerojn
al la spektantoj.
|