|   Xia Shuqin, 77-jara postvivintino de la Nankina Masakro farita de 
              japana agresa trupo en Ĉinio, akuzis japanajn dekstrulojn pri ilia 
              atenco al la reputacio. La juĝejo de Xuanwu-distrikto, Nankino faros 
              verdikton en la 23-a aŭguste, la unuan verdikton de ĉina juĝejo 
              pri ekstera kazo de reputacia rajto por enlanda atestanto. En 1998 du japanaj dekstruloj skribis en siaj verkoj, 
              ke Xia kaj aliaj estas "pseŭdoatestantoj", kaj Xia "intence 
              teksas faktojn". En 2000 Xia akuzis la japanajn dekstrulojn 
              por defendi sian reputacian rajton, postulante ilin tuj ĉesigi la 
              rajtoatencon kaj publikigi sian pardonpeton en ĉefaj ĵurnaloj de 
              Ĉinio kaj Japanio. 
       |