Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio okazigis la 3-an ĵurnalisman kurson por registaraj oficistoj de afrikaj landoj

La 13-an de aŭgusto en Shenzhen, suda Ĉinio, inaŭguriĝis la 3-a ĵurnalisma kurso por registaraj oficistoj de afrikaj landoj.

18 proparolantoj prezidentejaj kaj ĉefministrejaj kaj superaj ĵurnalismaj oficistoj el 17 afrikaj landoj partoprenis en la 2-semajna kurso. Ili vizitos Shenzhen, Guizhou kaj Pekinon, kaj faros interŝanĝon kaj komunikadon kun ĉinaj ĵurnalistoj.