La 15-an de aŭgusto, Li Zhaoxing, ministro de la Ministerio de Eksteraj
Aferoj de Ĉinio urĝe alvokis Miyamoto Yuji, japanan ambasadoron
en Ĉinio, kaj forte protestis nome de la ĉina registaro kaj la ĉina
popolo kontraŭ la vizito de Koizumi Junichiro al Yasukuni-sanktejo.
Li Zhaoxing diris, ke la 15-an de aŭgusto Koizumi Junichiro
refoje vizitis Yasukuni-sanktejon en kiu oni kultas A-klasajn militkrimulojn,
tio provokis la internacian justecon kaj tretis la homan konsciencon.
La A-klasaj militkrimuloj kultataj en Yasukuni-sanktejo estis konspirantoj
kaj komandantoj de invado de japana militarismo al aliaj landoj,
kaj ĉefkrimuloj alportintaj grandegan katastrofon al Azio kaj la
mondo en moderna historio. Koizumi Junichiro obstine vizitis Yasukuni-sanktejon
spite fortan oponon de la internacia socio, la najbaraj landoj en
Azio kaj la japana popolo, tio serioze vundis la senton de la popoloj
de la suferintaj landoj de la agresa milito de la japana militarismo,
detruis la politikan bazon de la interrilatoj de Ĉinio kaj Japanio.
La ĉina registaro kaj la popolo havas fortan indignon kaj severe
kondamnas tion.
Li Zhaoxing emfazis, ke Ĉinio estas la plej multe suferinta
lando de la agresa milito de la japana militarismo. La japana registaro
ĝuste rekonu kaj traktu tiun historion, tio estas la politika bazo
por restarigi kaj disvolvi la interrilatojn de Ĉinio kaj Japanio
post la milito kaj grava premiso por kune vizaĝi al estonteco de
la du landoj. Koizumi Junichiro persistas en erara starpunkto kaj
senĉese vundas la senton de la ĉina popolo, tio serioze ofendis
la spiriton de la tri politikaj dokumentoj inter Ĉinio kaj Japanio,
perfidis la internacian socion kaj la japanan popolon, kaj ankaŭ
damaĝas la figuron de la japana popolo sin dediĉanta al paca disvolvo.
Li Zhaoxing diris, ke la ĉina registaro kaj la popolo
alte taksas disvolviĝon de la interrilatoj de Ĉinio kaj Japanio,
kaj daŭre klopodos por paca kunekzisto, ĉiama amikeco, reciprok-utila
kunlaboro kaj kuna progreso de la du landoj kune kun ĉiuj japanaj
politikistoj kaj la japana popolo kiuj alte taksas amikecon de la
du landoj kaj klopodas por tio surbaze de "ĉerpi lecionojn
el la historio por la estonteco". Ĉinio forte postulas, ke
la japana registaro kaj ĝiaj gvidantoj adaptiĝu al la historia tendenco,
nuligu politikajn obstaklojn kaj movu la interrilatojn de la du
landoj sur la normalan disvolvan vojon.
|