Ĉinio lastjare traktis pli ol 450 kazojn pri kontraŭleĝaj komercoj
de sovaĝaj animaloj. Tion publikigis Cao Qingyao, proparolanto de
la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio, en gazetara konferenco
la 15-an aŭguste.
Li diris ankaŭ, ke la ĉina registaro plifortigas ĉi-flanke
kunlaboron kun internaciaj kriminalaj organizoj, doganoj kaj aliaj
institucioj.
En la lastaj jaroj relative furiozis la kontraŭleĝaj
komercoj de sovaĝaj animaloj en iuj lokoj de Ĉinio, tio kaŭzas premon
al la protektado de la tergloba biologia diverseco.
|