|   La 14-an de aŭgusto la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio informis, 
              ke dank' al forstumado sur areo de pli ol 660 hektaroj sur la Leŭsa 
              Altebenaĵo de Ĉinio, la erozio de 40% de la altebenaĵo estas unuapaŝe 
              regata. En 1978 Ĉinio iniciatis la programon "konstrui 
              ŝirmforston en nordokcidenta, norda kaj nordorienta Ĉinio", 
              kaj tio plibonigas la ekologian staton kaj akcelas socian kaj ekonomian 
              evoluon de la malriĉaj regionoj en Ĉinio.
        
 |