Lastatempe okazis en Pekino gazetara konferenco por konigi la preparan
laboron kaj koncernajn aferojn de la Internacia Konfucea Kultura
Festivalo de 2006.
La festivalo okazos de la 20-a de septembro ĝis la
10-a de oktobro en Qufu, Shandong-provinco — hejmloko de Konfuceo.
Dum la festivalo okazos serio da aktivadoj pri kulturo, turismo,
ekonomio, komercado kaj scienco. Okazos samtempe disdona ceremonio
de "Konfucea Eduka Premio", kiu estas la unua internacia
premio nomata de UNESKO per la nomo de fama ĉino.
Konfuceo estis fama ĉina antikva pensulo, edukisto
kaj iniciatinto de konfuceanismo. La konfucea ideologio estas ĉefa
fluo de la ĉina tradicia kulturo, kaj ankaŭ grava signo de la tuta
orienta kulturo kaj grava heredaĵo de la monda historia kultura
trezorejo. Por memorigi la grandan pensulon kaj komuniki kulturon,
oni okazigis la Konfucean Festivalon 22-foje de 1984. La festivalo
estis elektita de la Internacia Festivala Asocio kiel "unu
el la 10 gravaj festivaloj de Ĉinio kun plej granda internacia influo".
|