La 16-an de aŭgusto, ŝtata vicprezidanto Zeng Qinghong intervidiĝis
en Pekino kun Alcinda Abreu, mozambika eksterafera kaj kunlabora
ministro. Zeng Qinghong diris, ke la ĉina registaro alte taksas
la pekinan pintan konferencon de la ĉina-afrika kunlabora forumo
okazonta en la venonta aŭtuno, kaj Ĉinio volonte kunlaboros kun
afrikaj landoj por sukcesigi tiun konferencon kaj pluapaŝe akceli
la interrilatojn de Ĉinio kaj afrikaj landoj.
Samtage, ĉina ministro de eksteraj aferoj Li Zhaoxing
interparolis kun Alcinda Abreu.
|