Ekde la 1-a de septembro de 2006, Ĉinio malaltigos tarifon por 1700
specoj da importitaj varoj de Korea Respubliko, Hindio, Srilanko,
Bangladeŝo kaj Laoso, kaj praktikos privilegian tarifon por iuj
varoj produktitaj en Laoso kaj Bangladeŝo rezulte de la tria intertraktado
laŭ la Azi-Pacifika Komerca Traktato.
La produktaĵoj ĝuantaj preferajn kaj privilegiajn tarifojn
inkluzivas agrikulturajn produktaĵojn, medikamentojn, kemiaĵojn,
teksaĵojn, metalajn produktaĵojn, mekanikajn kaj elektronikajn varojn,
aŭtojn kaj aŭtajn pecojn. Samtempe privilegian tarifon ĝuos partoj
de kemiaĵoj, lignaĵoj, plastaĵoj, ledaĵoj, metalaj produktaĵoj,
mekanikaj kaj elektraj produktaĵoj de Ĉinio kaj eksportotaj al la
menciitaj kvin landoj. Kompare kun la nuna tarifa malaltiĝo de la
Azi-Pacifika Komerca Traktato, la nova rondo enhavas pli da varoj
kaj malpli alta estas la tarifo, tio favoros Ĉinion pluapaŝe disvolvi
merkaton en orienta kaj suda Azio, akceli la komercon kun membrolandoj
de la traktado kaj fortigi kunlaboron kun aziaj regionoj.
Ĉinio aliĝis al la Azi-Pacifika Komerca Traktato, kies
antaŭa nomo estis Bankoka Traktado. Fine de 2005 okazis en Pekino
la unua konferenco de la ministra konsilantaro de Bankoka Traktado,
en kiu ĝi ŝanĝis sian nomon en Azi-Pacifikan Komercan Traktaton.
Ĉinio, Korea Respubliko, Hindio, Srilanko, Bangladeŝo kaj Laoso
estas ĝiaj membroj. En 2005 Ĉinio kaj aliaj membrolandoj faris negocon
de 134.3 miliardoj da usonaj dolaroj kaj la privilegiitaj sumoj
de importaj komercaĵoj atingis 85 milionojn da usonaj dolaroj.
|