Reprezentantoj de historiaj edukistoj de mez- kaj elementaj lernejoj
de Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko okazigis en Pekino kunsidon
pri historia edukado. La kunsidantoj venis en akordon, ke historia
edukado devas sin bazi sur paco kaj la tri landoj devas eduki la
modernan historion laŭ pli makroskopa orientazia historio.
La ĉeestantoj kondamnis la viziton de japana ĉefministro
Koizumi Junichiro al Yasukuni-sankejo kaj oponis, ke la japanaj
dekstruloj intencas distordi la historion. Post diskuto la tri flankoj
subskribis memorandon, ke ili montros veran historion al la junuloj
de la tri landoj kaj establos amikajn rilatojn kun reciproka kompreno
kaj respekto.
|