Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Malfermiĝis la Qingdao-a Internacia Regatto de 2006

Vespere de la 20-a de aŭgusto malfermiĝis la Qingdao-a Internacia Regatto de 2006 en la Qingdao-a Vela Centro, la sportejo de velado por la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Liu Qi, prezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, sonorigis la sirenon de la malferma ceremonio.

La ceremonion partoprenis Liu Peng, estro de la Ĝenerala Sporta Administrejo de Ĉinio, prezidanto de la Ĉina Komitato de Olimpikoj kaj plenuma prezidanto de la Pekinaj Olimpikoj, Huang Simian, agada komitatano de la Internacia Komitato de Olimpikoj, David Kellet, vicprezidanto de la Internacia Vela Federacio, kaj Han Yuqun, estro de Shandong-provinco kaj 464 reprezentantoj de sportistoj el 41 landoj kaj regionoj.

Liu Peng donis salutvortojn en la inaŭguro. Li diris, ke ĉi tiu konkurso en Qingdao ludos gravan rolon por la velado de Ĉinio, kaj kredis, ke Qingdao sukcesigos la velan konkurson de la Olimpikoj.

David Kellet alte taksis en sia salutvorto la laboron de la Qingdao-a Vela Komitato de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj kaj la konstruadon de la Qingdao-a Internacia Vela Centro. Li diris, ke li neniam vidis velan sportejon konstruitan en tiel mallonga tempo.

La regatto estas la unua prova konkurso de la Pekinaj Olimpikoj. Intertempe okazos en Qingdao velaj konkursoj de 11 disciplinoj de 9 branĉoj de la Pekinaj Olimpikoj.