Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio ĉiujare laborigos 350 mil kamparanojn en turismo

Ĉinio forte disvolvos kamparan turismon kaj per tio laborigos ĉiujare 350 mil kamparanojn ĝis la jaro 2010.

La Turisma Administracio de Ĉinio informis, ke ĝis 2010 Ĉinio starigos ĉirkaŭ 10 mil vilaĝojn kun turisma karaktero, perfektigos kamparajn turismajn programojn kaj fundamente formos la sistemon de kampara turismo kun diversaj specoj kaj modera kosto por kontentigi postuladon de la enlanda turisma merkato, samtempe altigi enoficigan procenton de kamparanoj.