La 21-an de aŭgusto, 2006, inaŭguriĝis la 1-a Internacia Foiro de
Sciencaj kaj Teknologiaj Fruktoj de Harbin, Ĉinio. Tiu foiro estis
organizata de la Ministerio de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio,
la popola registaro de Heilongjiang-provinco kaj la popola registaro
de Harbin.
Kiel unu el gravaj ŝtatnivelaj agadoj de la "Rusa
Jaro en Ĉinio", la foiro daŭros 3 tagojn. Estas prezentataj
1376 sciencaj kaj teknologiaj programoj pri elektronika informo,
moderna agrikulturo kaj biologia inĝenierado el gravaj altlernejoj
kaj esploraj institutoj de 9 landoj.
Dum la foiro, specialistoj de scienco kaj teknologio
de Ĉinio kaj Rusio partoprenos demonstradon de novaj altaj teknologiaj
fruktoj de Rusio kaj Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj kaj ĉeestos
la "Forumon de Ĉina-Rusa Scienca-Teknologia Kunlaboro por Reprosperigo
de Malnovaj Industriaj Bazoj en Nordoriento de Ĉinio".
|