Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Finiĝis la 11-a Monda Junulara Ĉampioneca Turniro

Vespere de la 20-a de aŭgusto la 11-a Monda Junulara Ĉampioneca Turniro finiĝis en la Chaoyang-a Sporta Centro de Pekino. La ĉina delegacio okupas la 1-an lokon laŭ la totala nombro de medaloj kaj la 2-an lokon laŭ nombro de oraj medaloj. La ĉina delegacio akiris 5 orajn, 5 arĝentajn kaj 7 kuprajn medalojn.

La kenja delegacio gajnis plej multe da oraj medaloj, kaj per 6 oraj, 6 arĝentaj kaj 3 kupraj medaloj okupas la 2-an lokon laŭ la totala nombro de medaloj, dum la usona delegacio okupas la 3-an lokon per 4 oraj, 5 arĝentaj kaj 2 kupraj medaloj.