Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina civitano unuafoje akiris medalon de internacia ekologia sekureco

Lastatempe, la Internacia Akademio de Ekologia Sekureco de UN donis premion al ĉina profesoro Hu Shiying kaj okazigis la tutgloban rekomendan konferencon por la ekologia sinteza sistemo de la Norda-Norda Kunlabora Asocio de UN. La direktoro de la akademio Deg Rusok Nikolaevich donis al profesoro Hu Shiying la medalon kaj honoran diplomon de internacia ekologia sekureco.

Medalo de internacia ekologia sekureco estas la plej alta premio kaj honoro en kampo de urba ekologio en la mondo, kaj estas donita al urbestroj aŭ sciencistoj kiuj elstare kontribuis en kampo de konstruado de urba ekologia sekureco tutmonde. Hu Shiying estas la unua ĉina civitano kiu gajnis tiun medalon.

Hu Shiying estas eksdirektoro de la Esplora Instituto de la Ĉina Verda Ekonomia Unio. Li ĉiam prizorgas la ekologian medion de urbanoj kaj skribis disertaĵon en 2002, en kiu li prezentis bonajn proponojn por forigi multajn fuŝaĵojn longe ekzistantajn en la urbanizado.