Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Telefona interparolo inter ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono

Vespere de la 21-a de aŭgusto, ĉina prezidanto Hu Jintao telefone interparolis kun usona prezidento George W. Bush. Ili interŝanĝis opiniojn pri akcelo de pluapaŝa disvolvo de ekonomia kaj komerca rilatoj inter la du landoj.

Bush antaŭ ĉio esprimis konsolon al Ĉinio pro atako de forta tajfuno al sudorientaj provincoj de Ĉinio. Hu Jintao dankis lin pro tio.

Bush esperas fortigi dialogon kaj kunlaboron en ekonomia kampo inter la du landoj.
Hu Jintao diris, ke pli kaj pli intimaj ekonomiaj kontaktoj inter Ĉinio kaj Usono utilas al ekonomia kaj komerca kunlaboro kaj disvolviĝo de la du landoj kaj donos pozitivan influon al la monda ekonomia kreskado kaj al la stabileco kaj sekureco de la tuta terglobo. Por tio Ĉinio volas daŭrigi kontakton kun Usono.