La 21-an de aŭgusto komenciĝis en Pekino la "Trejna Kurso de
Preparado kontraŭ kaj Urĝa Traktado de Katastrofo" kune okazigita
de la Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio kaj la Internacia Civila
Defenda Organizo.
Li Liguo, vicestro de la ĉina ŝtata komitato pri redukto
de katastrofo kaj vicministro de civilaj aferoj, diris, ke Ĉinio
akumulis riĉajn spertojn en preventado de kaj batalo kontraŭ katastrofo.
Li esperas, ke spertoj de Ĉinio estos utilaj al diversaj landoj
en ilia preparado kontraŭ kaj urĝa traktado de katastrofo.
|