La 23-an de aŭgusto ĉina ĉefminstro Wen Jiabao intervidiĝis en Pekino
kun Nong Dec Manh, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de
la Vjetnama Komunista Partio.
Wen diris, ke en la nova jarcento, sub la penado de
la du partioj kaj du landoj, la ĉina-vjetnamaj rilatoj montras bonan
progreson. Ĉinio kaj Vjetnamio estas proksimaj najbaroj, kaj akceli
politikan reciprokan fidon kaj fortigi kaj disvolvi la tradician
amikecon inter la du landoj konformas al baza intereso de la du
landoj. Kaj la du flankoj devas firme teni la disvolvan direkton
laŭ politika kaj strategia vidpunkto kaj senĉese profundigi la amikecon
kaj ampleksan kunlaboron.
Wen prezentis la ekonomian staton de la nuna Ĉinio.
Li diris, ke por antaŭenpuŝi la ekonomian kaj komercan rilatojn
inter la du landoj, surbaze de la principo "profiti de la superaĵoj
unu de la alia, reciproke profitigi unu alian kaj kune disvolviĝi",
la du flankoj devas havi longperiodan planon, kreskigi la skalon
kaj kampon de ekonomia kunlaboro; fari unuecan planadon kaj elstarigi
graviton, plenumi kunlaboron de deciditaj ŝlosilaj projektoj, subteni
unu la alian kaj instigi la disvolviĝon de kunlaboraj organizaĵoj
regionaj kaj subregionaj. Ĉinio daŭrigos plurflanke akcelon de trakta
procezo por aliĝo de Vjetnamio al la Monda Komerca Organizo.
Non Dec Manh diris, ke li kvinfoje vizitis Ĉinion. En
ĉiu vizito, li vidis grandajn atingojn de la ĉina popolo en la pordomalferma
politiko kaj konstruado de la ĉina karakteriza socialismo. Vjetnamio
ĝojas kaj miras pro tio. La amikeco inter Vjetnamio kaj Ĉinio estas
komuna trezoro de la du partioj, du landoj kaj du popoloj. Oni devas
flegi kaj heredigi ĝin al la posteuloj.
|