La 23-an de aŭgusto, Juĝejo de Xuanwu-distrikto de Nankino verdiktis,
ke Xia Shuqin, postvivintino de la nankina masakro, gajnis la proceson,
en kiu ŝi akuzis japanajn aŭtorojn pro atenco al ŝia reputacio.
La juĝejo diris, ke la du japanaj aŭtoroj Shudo Higashinakano
kaj Toshio Matsumura kaj la japana eldonejo, kiu eldonis iliajn
verkojn, devas tuj ĉesigi eldoni la librojn atencantajn la reputacion
de la akuzintino Xia Shuqin, repreni kaj detrui la eldonitajn librojn,
publikigi pardonpetan deklaron en ĉefaj vehikloj en la du landoj
kaj kompensi 1.6 milionojn da juanoj al Xia Shuqin.
La nankina masakro okazis decembre de 1937 kaj januare
de 1938. Pli ol 300 mil ĉinoj kaj armeanoj estis mortigitaj de la
japana agresa armeo kaj pli ol 20 mil virinoj estis perfortitaj.
Sep familianoj de Xia estis mortigitaj de la japana armeo kaj 8-jara
Xia postvivis de la masakro. Tamen en 1998 la du japanaj aŭtoroj
proklamis Xia Shuqin "falsa atestanto" en siaj libroj
rilataj al la nankina masakro.
|