La 27-an de aŭgusto, inaŭguriĝis en la Fengtai-a Sporta Centro de
Pekino la 11-a Monda Virina Bazopilka Ĉampioneca Turniro. Liu Qi,
prezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, ĉeestis
la inaŭguron kaj deklaris ĝin malfermita.
Tiu konkurso estas la unua testa konkurso en Pekino
por la Pekinaj Olimpikoj en 2008, kaj la bazopilka kampo de la Fengtai-a
Sporta Centro estas la unua lanĉita sportejo por la Pekinaj Olimpikoj
en Pekino.
Laŭ la matĉaj reguloj, oni devas konkursi en 7 renkontiĝoj,
sed se iu teamo superos la konkursanton per 10 poentoj en la antaŭaj
5 renkontiĝoj, la matĉo finiĝos. Post simpla inaŭgura ceremonio,
okazis konkurso inter la teamoj de Ĉinio kaj Britio. Fine la ĉina
teamo venkis la britan per 10 kontraŭ 0 post 5 renkontiĝoj.
La turniro finiĝos en la 5-a de septembro, kaj ĝin
partoprenos 16 bazopilkaj teamoj inkluzive de mondaj famaj teamoj
el Usono, Japanio, Kanado kaj Aŭstralio.
|