En la venontaj 5 jaroj, Ĉinio klopodos por fundamente plenumi reformadon
de arbara posedanteco de la tutlandaj kolektivaj forstoj.
Tion diris Jia Zhibang, ministro de la Ŝtata Forstuma
Administracio de Ĉinio.
En
Ĉinio ekzistas 300 milionoj da hektaroj de forstoj, kaj pli ol duono
el ili estas de kamparaj kolektivoj. La reformado celas laŭkontrakte
transdoni kolektivajn forstojn al individuoj. Nun la reformado iras
en la provincoj Fujian kaj Jiangxi.
Jia Zhibang diris, ke tiu reformado utilos por grandigi
produktajn fortojn de forstumado, elvolvi la aktivecon de kamparanoj
en forstumado de montoj kaj en bonigado de ekologia medio.
|