La 28-an de aŭgusto Yu Yongzhan, estro de la Ĵurnalisma-Eldona Ĝenerala
Administracio de Ĉinio, diris en la "Pekina Internacia Eldona
Forumo de 2006", ke en la unua duono de la kuranta jaro, en
la ordigo de la merkato de eldonaĵoj, ĉinaj diversnivelaj registaroj
sume traktis pli ol 12 mil kazojn de piratado, kaj konfiskis pli
ol 50 milionojn da diversaj kontraŭleĝaj eldonaĵoj.
Yu Yongzhan diris, ke en la speciala agado de traktado
de entreprenoj de kontraŭleĝa kopiado de diskoj, levita en la komenco
de la kuranta jaro, oni enketis 48 entreprenojn de kopiado de diskoj
kaj punis 14 el ili, kiuj faris kontraŭleĝan kopiadon.
|