Lastatempe respondeculo de la Esplora Centro de Pereontaj Bestoj
en Gansu-provinco en okcidenta Ĉinio deklaris, ke la nombro de la
kulturata socio de saigaj antilopoj en Ĉinio grandiĝis de 12 en
1987 al 50.
Saigaj antilopoj vivis en dezerta kaj duondezerta regiono
de Junggar-baseno kaj norda Gansu-provinco. Pro reduktiĝo de areo,
saigaj antilopoj malaperis en Ĉinio en la sesdeka jardeko de la
20-a jarcento.
La esplora centro kvarfoje venigis saigajn antilopojn
de Usono kaj Germanio de 1988 ĝis 1991. Dank' al la kulturado kaj
esplorado en la pasintaj jaroj, pliboniĝas la situacio de la saigaj
antilopoj. Por restarigi socion de la kulturataj saigaj antilopoj,
la centro konstruis sovaĝigan kampon kun areo de 14 hektaroj en
Wuwei de Gansu-provinco.
Nun la sovaĝaj saigaj antilopoj vivas nur en Rusio
kaj Kazaĥstano. Laŭ la lasta enketo de la Internacia Asocio de Konservado
de Sovaĝaj Animaloj, nur ĉ. 20 mil sovaĝaj saigaj antilopoj vivas
en la mondo.
En 2002, la ruĝa libro de la Internacia Unio de Konservado
de Naturo kaj Naturaj Resursoj konfirmis saigan antilopon kiel beston
plej serioze minacata de pereo, kaj Ĉinio enlistigis ĝin kiel la
A-klasan protektatan animalon.
|