Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis la 5-a Ĉina Internacia Foiro de Manufakturado de Ekipaĵoj

La 29-an de aŭgusto, 649 entreprenoj el Ĉinio, Usono, Britio, Japanio kaj aliaj sume 18 landoj kaj regionoj, aperis en la 5-a Ĉina Internacia Foiro de Manufakturado de Ekipaĵoj en Shenyang, ĉefurbo de Liaoning-provinco en nordorienta Ĉinio.

La foiro finiĝos en la 2-a de septembro. Dum la foiro okazos forumo de ĉefaj plenumantaj oficistoj de mondaj 500 potencoj kaj translandaj korporacioj, jarkunveno de alianco de eŭraziaj fabrikistoj de ekipaĵoj de 2006 kaj pinta forumo priinformado de ĉina internacia manufakturado de ekipaĵoj.