Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La eldonejo "Longa Rivero" sin prezentas en Pekina Internacia Libro-foiro

La 30-an de aŭgusto, 2006, la 13-a Pekina Internacia Libro-foiro inaŭguriĝis en la Ĉina Internacia Ekspozicia Centro de Pekino. Samtage la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), la Ĉina Unuigita Eldona Limigita Kompanio kaj la eldonejo "Longa Rivero" kune okazigis kunvenon por celebri la aperon de la eldonejo "Longa Rivero" en la ekspozicia centro kaj ĝian fondiĝon antaŭ 4 jaroj en Usono.

La eldonejo "Longa Rivero" fondiĝis en Usono en julio de 2002 per la kapitalo de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la Ĉina Unuigita Eldona Limigita Kompanio, kaj eldonas anglalingvajn librojn pri kulturo, arto, historio kaj lingvo por konigi azian kulturon kaj precipe ĉinan kulturon kaj modernan Ĉinion. Ĝi estas speciala eldonejo por publikigi librojn pri Ĉinio kaj la unua ĉina eldonejo fondita en Usono.

En la foiro la eldonejo ekspoziciis sian lastatempajn fruktojn en eldonado, kaj esperas vaste kunlabori kun enlandaj eldonaj institucioj kaj fariĝi ponto por interkomuniki kulturojn inter Ĉinio kaj Usono.