Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina registaro donos humanisman helpon al KPR pro inunda katastrofo

La 30-an de aŭgusto Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke ĉina registaro decidis doni humanisman helpon per grenoj, manĝaĵoj, dizeloleo, medikamentoj kaj aliaj al la Korea Popol-demokratia Respubliko (KPR) pro la inunda katastrofo.

En la fino de julio okazis inunda katastrofo en KPR. Laŭ raporto publikigita de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN, la inunda katastrofo kaŭzis grandan damaĝon al norda Koreio, 60 mil homoj perdis loĝdomojn, 30 mil hektaroj da kampoj estis detruitaj, kaj perdiĝis proksimume cent mil tunoj da grenoj.