La 5-an de septembro, 2006, okazos en Pekino la Internacia Kopirajta
Forumo de 2006 kun la temo "Disvolviĝo kaj kreo de koncernaj
industrioj de kopirajto". Ĝin ĉeestos 200 reprezentantoj de
koncernaj industrioj de kopirajto.
La forumo estas la unua internacia konferenco en koncernaj
kampoj de kopirajto organizita de la ĉina registaro kaj koncerna
internacia organizo. Long Xinmin, estro de la Kopirajta Buroo de
Ĉinio, kaj Geoffrey Yu, ĝenerala vicsekretario de la Monda Intelekta
Proprieta Organizo, estos prezidantoj de la organiza komitato de
la konferenco. Parolos en la konferenco altrangaj oficistoj de la
Filma Asocio de Usono, la Komerca Softvara Alianco de Usono kaj
la Usona Disney-kompanio.
La forumo starigos ponton por interkomunikado kaj interŝanĝado
de koncernaj industriaj organizoj de kopirajto inter Ĉinio kaj la
mondo, konstruos altrangan dialogan sistemon inter entreprenoj kaj
registaro kaj tiun inter entreprenoj kaj koncernaj internaciaj institucioj
kaj akcelos disvolviĝon kaj kreon de ĉinaj koncernaj industrioj
de kopirajto.
|