Unua paĝo >> Aktualaĵoj



Okazis Ĉina Forumo pri Transkultura Komunikado de 2006 en Pekino

La 31-an de aŭgusto okazis en Pekino la Ĉina Forumo pri Transkultura Komunikado de 2006 kun la temo "Transkultura interŝanĝo kaj konstruado de molpovo".

En kontaktado kun la mondo, Ĉinio alfrontas multajn barilojn pro kultura diverseco. Ĉi-foja forumo invitis dekkelkajn translandajn kaj transfakajn specialistojn por diskuti pri graveco de translanda kultura interŝanĝo kaj la alfrontataj urĝaj problemoj en la tutmondiĝo.