La 2-an de septembro malfermiĝis en Changchun, Jilin-provinco en
nordorienta Ĉinio, la 2-a Foiro de Investo kaj Komerco de nordorienta
Azio, kiu altiris pli ol 40 mil ŝtatajn oficistojn kaj komercistojn
el 51 landoj kaj regionoj. Ĉina vicĉefministro Wu Yi deklaris la
foiron malfermita.
La foiro, gastigata de la Komerca Ministerio de Ĉinio,
la Oficejo por Reprosperigi la Malnovajn Industriajn Bazojn en Nordorienta
Ĉinio de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la registaro de Jilin-provinco,
estas la plej altnivela kaj la plej grandskala en nordorienta Ĉinio.
La foiro havas 10 sekciojn de ekipaĵa fabrikado, altscienca
teknologio (elektroniko), konstruaj materialoj, kemiindustrio, manĝaĵoj,
medicinaĵoj, tekstilado, sportaj varoj, investa kunlaboro kaj komerca
servo. Krom komercaj kaj investaj intertraktadoj, okazos ankaŭ kunsido
de ĉefoj de nordorienta Azio, forumo de ekonomia kunlaboro de nordorienta
Azio, komerca semajno de Rusio, komerca tago de la Respubliko de
Koreio, Korea Popol-Demokratia Respubliko kaj Mongolio.
Nordorienta Azio, ŝlosila loko de komerco kaj trafiko
inter Eŭropo kaj norda Ameriko, ludas gravan rolon por la tutmonda
ekonomio pro la ekonomia kreskado kaj daŭrigebla disvolviĝo. La
foiro estas grava platformo de la ĉina registaro por antaŭenpuŝi
komercadon inter Ĉinio kaj nordorienta Azio.
|