Unua paĝo >> Aktualaĵoj


En la venontaj tri jaroj Ĉinio starigos protektan reton de intelekta proprieto

Por efektivigi la celon kulturi en la venontaj 5 jaroj aron da entreprenoj posedantaj proprajn intelektajn proprietojn kaj famajn fabrikmarkojn, Ĉinio planas starigi protektan reton de intelekta proprieto en la venontaj tri jaroj por krei bonan cirkonstancon por levi sendependan kreivon de entreprenoj.

Tion diris Liao Xiaoqi, ĉina vicministro pri komerco, en koncerna forumo okazinta la 2-an de septembro. Laŭ li, konstruado de tiu ĉi protekta reto inkluzivas starigi denuncajn centrojn pri protektado de intelekta proprieto en 50 urboj kaj laboran platformon pri taksado, antaŭaverto kaj denunco, kaj kulturi kapablan leĝplenuman kaj kunakordigan teamon.