La 4-an de septembro, la moskva registaro de Rusio okazigis
ceremonion en la Ruĝa Placo de Moskvo por adiaŭi la Ĉina-Rusan Amikecan
Karavanon.
La Ĉina-Rusa Amikeca Karavano estis unu el la serio
da aktivadoj de la "Jaro de Ĉinio kaj Rusio". Ĝi estis
komuna raporta grupo konsistanta el pli ol 40 homoj de amaskomunikiloj
de Ĉinio kaj Rusio, inkluzive de la Ĉina Radio Internacia, la Popola
Ĵurnalo kaj Rusa Novaĵ-agentejo kaj la Rusa Radiostacio. La karavano
ekiris de Tian'anmen-placo de Pekino la 25-an de julio kaj en la
26-a de aŭgusto atingis Moskvon veturinte 15 mil km.
La karavananoj sendis per disaŭdigo, televido, ĵurnalo
kaj interreto pli ol 500 raportaĵojn kaj 800 fotojn pri amikeco
de la du popoloj, interŝanĝo kaj kunlaboro de la du landoj kaj belaj
naturaj pejzaĝoj kaj historiaj kulturaj vidaĵoj de la vizititaj
lokoj.
|