Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio konstruos trian antarktan esplorstacion en la venonta jaro

En la venonta jaro Ĉinio komencos konstrui sian trian antarktan esplorstacion.

La stacio situos apud la zenito de la glacia krusto de Antarktio, alta je 4000 metroj super mara nivelo. La klimato de la loko estas ekstreme malbona. La loko titoliĝas kiel "nealirebla poluso".

Situo de la stacio ĉe zenito de la glacia krusto markas, ke la ĉina esplorado al la Antarktio profundiĝos en la koron de la Antarktio kaj la ĉina scienca esplorado pri Antarktio iros en novan periodon.