Antaŭ nelonge 295 ĉinaj kaj alilandaj fakuloj pri tundro
partoprenis la Unuan Azian Internacian Konferencon pri Tundro okazigitan
de la Internacia Permanentfrosta Asocio en Lanzhou, urbo en okcidenta
Ĉinio. Post la konferenco la fakuloj inspektis la Qinghai-Tibetan
Fervojon, alte taksis la grandan atingon de la fervoja konstruado
kaj diskutis pri la novaj problemoj en konstruado de la fervojo
sur la tundro.
La fakuloj opiniis, ke la malleviĝa rapideco de la
trakbazo post la konstruado estas en permesata limo laŭ la projekto;
stabila estas strukturo de la fervojaj pontoj kaj tuneloj, kaj la
fervojlinio — glata kaj ebena. La rapideco de la pasaĝera trajno
atingas 100 kilometrojn hore, tio estas rekordo sur tundra zono.
Jerry Brown, prezidanto de la Internacia Permanentfrosta
Asocio, diris, ke la Qinghai-Tibeta Fervojo reprezentas la plej
novan atingon de la vorko sur tundro internacie, kaj la sukceso
donas ekzemplon por aliaj landoj.
Dum la diskutado kaj esplorado, la fakuloj elmetis
serion da proponoj kaj sugestoj pri kreo de novaj rimedoj por protekti
tundron, daŭrigo de studo pri ekzisto de tundro kaj plifortigo de
longperiodaj observado kaj preventado kontraŭ eventualaj malsanoj
dum la funkciado de la fervojo kaj traktado de tutmonda varmiĝo
kaj mediprotekto sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo.
|