Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio intensigos internacian kunlaboron kontraŭ monlavado

La 5-an de septembro oficisto de la Administracio kontraŭ Monlavado sub la Ĉina Popola Banko diris, ke Ĉinio intensigos internacian kunlaboron kontraŭ monlavado.

Li diris, ke la Leĝo kontraŭ Monlavado de Ĉinio estas ekzamenata. Se ĝi estos aprobita, la internacia organizo kontraŭ monlavado Speciala Laborgrupo de Financa Agado komencos taksadon pri la laboro kontraŭ monlavado en Ĉinio kaj espereble faros venontjare voĉdonon por akcepti Ĉinion kiel sian oficialan membron.