Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Sankta fajro de la 6-a Azia Vintra Sportkunveno estis prenita sur Changbai-monto

Antaŭtagmeze de la 6-a de septembro, okazis ceremonio de preno de sankta fajro de la 6-a Azia Vintra Sportkunveno sur Changbai-monto de Jilin-provinco en nordorienta Ĉinio. La vintra sportkunveno okazos en Changchun, ĉefurbo de Jilin-provinco de la 28-a de januaro ĝis la 4-a de februaro de 2007.

Ĝis nun, 43 el la 45 membrolandoj de la Olimpika Konsilio de Azio sin anoncis skribe aŭ buŝe por ĉeesti la sportkunvenon. La sportkunveno estos la plej granda en la historio de la azia vintra sportkunveno.

Changbai-monto estas origina loko de nordorienta kulturo de Ĉinio kaj grava gena banko de specioj en la mondo. Nun ĝi estas plej atentata de la mondo kiel unu el la plej bonaj rezervejoj pri protekto de naturtereno. En 1959, la unua monta glitsportejo de Ĉinio estis konstruita ĉi tie.