|    Depost kiam Ĉinio aliĝis al la Monda Komerca Organizo 
              (MKO) en la jaro 2001, laŭ koncerna promeso, la averaĝa dogana imposto 
              de Ĉinio jam malleviĝis de 15.3% antaŭ 5 jaroj al 9.9% en la jaro 
              2005. 
             La 6-an de septembro, ĉina vicministro de komerco Yi 
              Xiaozhun diris, ke en la 5 jaroj post aliĝo al MKO, laŭ regularo 
              de la organizo kaj promesoj faritaj ĉe aliĝo al ĝi, Ĉinio pli larĝe 
              malfermis sian merkaton. Nun ĉina merkato fariĝis pli regula, kaj 
              la ĉina merkat-ekonomia sistemo pli perfekta. 
             Aliflanke, en ĉiuj 7 kontraŭ-dumpingaj kazoj en la mondo 
              estas unu rilata al Ĉinio. Ĉiujare estas influataj la eksportataj 
              varoj de 40-50 miliardoj da usonaj dolaroj de Ĉinio. 
               
               
              |