 Vespere
de la 6-a de septembro, ceremonio de debuto de talismano de la Pekinaj
Kriplulaj Olimpikoj de 2008 estis okazigita de la Pekina Olimpika
Komitato ĉe la Granda Muro.
La talismano en formo de bovo estas nomata Feliĉa Bovo
Le Le. La desegno de la talismano inspiriĝis el ĉina antikva terkultura
civilizacio kaj plene prezentas la ideon de la Pekinaj Kriplulaj
Olimpikoj kaj la olimpian spiriton. En la tradicia ĉina kulturo,
persistemo, diligenteco, eltenemo kaj kuraĝo de bovo implicas klopodeman
kaj obstinan spiriton de kriplaj sportistoj kaj kongruas kun "transcendo,
akordo, kuna ĝuo", la ideo de la Pekinaj Kriplulaj Olimpikoj.
|