Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio ne ŝanĝos politikon pri altirado de eksteraj investaĵoj

La 7-an de septembro ĉina vicĉefministrino Wu Yi diris, ke Ĉinio senŝanceliĝe persistos en la politiko pri altirado de eksteraj investaĵoj.

Intervidiĝante kun delegitoj de internaciaj firmaoj, ĉeestantaj al la 10-a Ĉina Internacia Foiro pri Investo kaj Komerco, okazinta en la urbo Xiamen de la provinco Fujian, Wu Yi diris, ke ĉu kvante ĉu kvalite, ekzistas ankoraŭ spaco en la ĉina altirado de eksteraj investaĵoj.