La 10-an de septembro la 6-a Pinta Kunveno de Azia-Eŭropa Konferenco
malfermiĝis en Helsinko, Finnlando. Ĝin partoprenis ĉina ĉefministro
Wen Jiabao kaj 39 reprezentantoj de 10 membrolandoj de la Asocio
de Sudorient-Aziaj Landoj, Respubliko de Koreio, Japanio, 25 membrolandoj
de Eŭropa Unio kaj la Komitato de Eŭropa Unio. Ili celebris la 10-jariĝon
de la konferenco.
Ĉina
ĉefministro Wen Jiabao faris paroladon sub la temo "Fortigi
la kunlaboron inter aziaj kaj eŭropaj landoj kaj kunagi kontraŭ
defio". Li analizis la nunan internacian situacion kaj alte
taksis la progreson de la Azia-Eŭropa Konferenco. Li proponis, ke
la konferenco vastigu dialogon kaj kunlaboron, levu la influon de
Azio kaj Eŭropo en traktado pri gravaj internaciaj aferoj; fortigu
politikan reciprokan konfidon kaj akcelu disvolvon de monda civilizacio
kaj kultura diverseco; persistu en egaleco kaj reciproka profito,
akcelu praktikan ekonomian kunlaboron; establu koncernan sistemon
favoran al kunlaboro je taŭga tempo; intensigu komunikadon kun landoj
ekster la membrolandoj kaj daŭrigu la malfermecon de la konferenco.
La Unua Pinta Kunveno de Azia-Eŭropa Konferenco okazis
en Bankoko, 1996. En la lastaj 10 jaroj, Azio kaj Eŭropo faris vastajn
interŝanĝojn surbaze de reciproka respekto, egalrajta dialogo, paŝo-post-paŝa
progreso kaj akorda interkonsiliĝo. En la 2-taga kunveno, la partoprenantoj
profunde interkonsiliĝis pri akcelo de plurflankismo kaj traktado
kontraŭ terorismo, kultura kaj civilizacia dialogo, tutmondiĝo kaj
konkurenca kapablo, kaj estonta disvolvo de la konferenco.
|