Vespere de la 9-a de septembro laŭ la pekina tempo, inaŭguriĝis
la Monda Atletika Finalo de Internacia Asocio de Atletika Federacio
en Stutgarto, Germanio. En la finalo de vira 110-metra barierkurado,
ĉina atleto Liu Xiang akiris la ĉampionecon per 12.93 sekundoj.
Kuba atleto Dayron Robles kaj Allen Johnson el Usono
respektive okupis la 2-an kaj 3-an lokojn en la finalo.
23-jara Liu Xiang estis la ĉampiono de vira 110-metra
barierkurado de Atenaj Olimpikoj en 2004.
|