Matene
de la 12-a de septembro en Hengyang, Hunan-provinco, malfermiĝis
la Hunan-a Turisma Festivalo de 2006, iniciatita de la Ŝtata Turisma
Administracio de Ĉinio kaj la popola registaro de Hunan-provinco.
Kun la temo "Ekskursi en Hunan, percepti ĉarmon
de Hunan", la 7-taga festivalo amplekse montros la vidindaĵojn
kiel pitoreskejon Zhangjiajie (belega pro montoj en tre diversaj
formoj), Tombon de Yandi (legenda prapatro de han-nacio de Ĉinio),
antikvan urbon Fenghuang, kaj folkloron en Hunan.
Ekde 2002, ĉiujare okazas turisma festivalo en Hunan.
Dank' al antaŭaj 4 sukcesaj festivaloj, la turismaj resursoj estis
bone utiligataj, la turisma figuro de la provinco estas vaste konata,
kaj la terciara industrio en la provinco estis amplekse akcelata.
|