Ŝtata Forsta Administracio de Ĉinio informis lastatempe, ke en la
venontaj 5 jaroj Ĉinio fundamente bridos dezertiĝon de tero en la
Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.
La Ŝtata Forsta Administracio kaj la Xinjiang-a Ujgura
Aŭtonoma Regiono plirapidigos ekologian konstruadon en la tuta regiono.
En la venontaj 5 jaroj arbaro kovros 3.2% de la totala areo de la
regiono kaj arbara oazo — 24.5%. Krome, oni starigos 10 naturajn
rezervejojn por fundamente bridi dezertiĝon de tero.
|