Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio lanĉis telekomunikan sateliton Zhongxing-22A

Matene de la 13-a de septembro laŭ la pekina tempo, Ĉinio sukcese lanĉis la telekomunikan sateliton Zhongxing-22A per la transporta raketo Changzheng-3A en la Xichang-a Satelito-lanĉa Centro en okcidenta Ĉinio.

Ĝi, farita de la Ĉina Akademio de Spaca Teknologio sub la Ĉina Kosma Scienca kaj Teknologia Kompanio, estas sinkrona satelito de la terglobo, apartenas al iu filia kompanio de la Ĉina Satelita Telekomunikada Kompanio kaj servos 8 jarojn laŭ projekto.

Tio estis la 10-a flugo de la raketo Changzheng-3A de 1994, kiam ĝi sukcese laboris unuafoje, kaj tio ankaŭ estas la 91-a flugo de la serio de raketoj Changzheng.

Specialisto diris, ke post eniro en la translokan orbiton, pere de direktado de la Xi'an-a Satelita Kontrola Centro kaj la Oceana Kosma Mezura Ŝipo, la satelito fine trovos sian definitivan orbiton je la eosta longitudo 98 gradoj, 36000 km fore de la terglobo.